return to main page
reveni al ĉefa paĝo
reveni al receptoj



lasta redakto de ĉi tiu paĝo:
29-a Marto, 2006

Funeral Potatoes (Funebraj Terpomoj)

Ĉi tio estas facile prepari manĝaĵo kiu estas popola ĉe mormonaj entombigoj. Tial ke ĝi estas facile prepari kaj havas bonan guston multaj personoj faras ĉi tiu manĝaĵo por aliaj kunvenoj kiel edziĝaj festoj aŭ specialaj naskotagoj kiel la tridekaj, la kvardekaj, la kvindekaj, ktp.

Funebraj Terpomoj
Sufiĉa por ok personoj

INGREDIENCOJ:
6 - 8 mezampleksaj kuiritaj terpomoj aŭ unu kilogramo da frostiĝitaj raspitaj terpomoj
60 mililitroj da dishakita cepo
Unu ladskatolo (proksimume 3 decilitroj) da
supo: krema kokaĵo aŭ krema celerio
Proksimume 1.5 decilitroj da lakto
2.5 decilitroj da acida kremo
Salo kaj pipro kiel spicoj
2 decilitroj da paneroj (ne bezonas esti de pano. Ankaŭ vi povas uzi maizflokoj, terpomflokoj, ktp)
14 gramoj da butero
2.5 decilitroj da raspita ĉedara fromaĝo

PREPARMANIERO:
Varmigu la fornon ĝis 180° (gasosigno 4). Degeligu la frostiĝitajn terpomojn aŭ kuiru la freŝajn terpomojn kaj distranĉu ilin kiel kuboj (aŭ kun aŭ sen la ŝelo). Metu la terpomojn en grasitan kaserolon (2-3 litroj da kapacito) aŭ kukilo (proksimume 23 x 33 centimetroj da amplekso). Fritetu la cepon kun 5 gramoj da la butero kaj poste disu ilin sur la terpomojn. Kombinu la sopan, la lakton, la acida kremo, kaj la salon kaj pipron. Se vi ŝatus havi pli kreman saŭcon, uzu ekstra 30 aŭ 45 mililitroj da lakto. Miksu ingredientojn plene kaj disu la saŭcon sur la terpomajn kaj cepajn miksaĵon. Kombinu la panerojn kun cetera butero kaj disu ilin sur la ingredientojn kiu estas en la kaserolo. Finfine, disu la fromaĝon sur ĉiun.

Baku, senkovrite, dum 40 minutoj aŭ ĝis ĝi estas plene varmeta kaj bobeleta. Servu kiam ĝi estas varmeta. Oni ofte servas ĝin kun ŝinko kaj verdaj fazeoloj.

 

 

 

Tutaj tekstoj kaj tradukoj estas kopirajtitaj © 2002, 2006 de Sparrow Rose JONES.