|
lasta
redakto de ĉi tiu paĝo: |
Mi loĝis en Idaho, kiu estas ŝtato en Usono. Mi venis al ĉi tie en 1998, el Ĉikago.
Ĉi tiu mapo
montras kie en Usono estas Idaho:
Mi loĝas en Pocatello kaj mi pensas, ke mi estas sola esperantisto en mia urbeto. Sed mi ne estas sola esperantisto en Idaho! Estas tre malgranda sed tre aktiva klubo en Boisio (la ĉefurbo de Idaho.) La klubo nomiĝas Terpomuloj. (La distanco inter Boisio kaj Pocatello estas 237 mejloj (381 km).) Mi esperas ke venonta universitatsesio, en aŭtuno, mi povos kolektiĝi studantojn kiuj interesiĝos esperante kaj ekformos klubo ĉe lernejo.
Estas multe bonaj aferoj ĉi tie kaj apud ĉi tie:
Indianoj
La Ŝoŝonia-Banokia Triboj (triba ĵurnalo) loĝas ĉi tie. Ili havas rezervejlandon ekster mia urbeto kun museo, butiko, kaj kazeno. Ĉiujare, somere, ili havas "Pow-Wow", kiu estas festa kunveno. Ili portas tradiciajn vestojn kaj dancas kaj kantas tradicie kaj havas ludojn kaj konkursojn. La fama indianino kiu gvidis la esploristojn Lewis kaj Clark, Sacajawea, estis Ŝoŝonia.
Lafa Parko
Mallonga drajvo al nordo metas oni ĉe tre nekutima parko kiu havas nomon "Craters of the Moon" (Fosaĵoj de la Luno.) Ĝi estas geologia miro kaj sovaĝa, izolita pejzaĝo. La fonto de tiu lafa maro estas la "Great Rift" (grandega krako), kiu estas 62-mejloj da krako en la terkrusto. La plej freŝaj disĵetoj de lafa estis ĉirkaŭ la jaro 100 BCE. La Ŝoŝonio eble vidis aktivan lafon kaj ili havas legendon pri tiu lafo: estis serpento kiu loĝis sur monto. La fulmo kolerigis lin kaj li serpentumis la monton, premis la monton, kaj elpremis fluidajn rokojn. Fajro duzis el krakoj kaj la monto eksplodis!
(pli pri Idaho post nelonge)
Tutaj tekstoj kaj tradukoj estas kopirajtitaj © 2002, 2006 de Sparrow Rose JONES.